阅读:2935回复:0

[语言交流]Kien la Sunmakuloj iris?

楼主#
更多 发布于:2009-03-03 19:50
Tamen la gazetaro sinokupas pri artikoloj de la pesimismo kaj pereo de tutmonda varmigo per homa agado, estas tiuj, kiuj insistas, ke la mondo ne varmĝas, sed malvarmiĝas. Fakte, ili prognozas, ke la mondo nun eniras glacian epokon. Kial ili diras, ke la mondo malvarmiĝas? Ĉar la sunmakulo mankas.

La plejmulto da homoj konas, ke la sunmakuloj pliiĝas kaj malpliiĝas laŭ 11 - 12 jara ciklo. Astronomoj jam observis kaj numbris la sunmakulojn ekde la 18a jarcento, kaj ankaŭ numbris la ciklojn. Dum la 20a jarcento, astronomoj malkovris, ke kiam la suno havas makulojn, ĝis plihelas kaj plivarmas ol kiam ĝi senmakulas.

La antaŭaj kelkaj cikloj estis pli aktivaj ol la ordinaro, kaj tiuj, kiuj diras ke la mondo nun malvarmiĝas, diras ke la mondo varmiĝis dum la antaŭaj jardekoj pro la troaktiva suno. Fakte, bazante de tiujn, kelkaj sunfakuloj antaŭdiris, ke la sekvanta sunciklo - Suna Ciklo 24, estus rekorda rampanto.

Suna Ciklo 23 finiĝis je 2007, kaj Suna Ciklo 24 estis devinta komenciĝi tiame. Tio estas la problemo - Suna Ciklo ne ankoraŭ vere komenciĝis.

Hodiaŭ estas vendredo, la 6a de februaro, 2009, kaj la antaŭa tago tiam la suno havis makulon estis la 20a de januaro, kaj tiu estis makulo de Ciklo 23.

Kiujn indicojn ni havas ke la suno estas plimalhela kaj plimalvarma?

Okaze de 2003, ke scientisto lancis sateliton nomita SORCE. Suna Radiado k. Klimata Eksperimento. La scientistoj monitoras la datenon de la Laboritorio Atmosfera kaj Kosma Fizikoj (LASP) ĉe la Universitato de Koloradio en Boulder, Koloradio, Usono. Tiu satilito mezuras la kvanton de sunlimo - la Totala Suna Surradiado - kiu lumigas la Teron. La grafikaĵo de tiu dateno aspektas tiel la afiŝita bildo.

Ke ĉi tiu grafikaĵo aspektas kiel EKG de mortanta malsanulo nur estas en la menso de la leganto. La suno ne mortas, ĝi nur estas ĉe minimumo de la suna ciklo, kaj la kvanto iam pliiĝos.

Suna scientisto ankaŭ monitoras la Suna Flukso - la forteco de la suna geomagneta korpo. Tio atingpovas de 50 ĝis proksimume 300. La Suna Flukso nun estas 70 - tre kvieta nivelo.

Kiom la variado de suna surradiado afekcias la klimato de Tero?

Laŭ NOAA, la Nacia Oceana k. Atmosfera Administrado de Usono, la jaro 2008 estis la plimalvarma de la 21a jarcento. Ankoraŭ, ĝi estis plivarma ol la meznombra nivelo de la 20a jarcento. Ankaŭ, dum la jaro 2008, la arktika glacia etendo fakte kreskiĝis.

Tamen, unu jaro ne emon faras, kaj la scientisto kiuj insistas ke Tero ankoraŭ varmiĝas, diras ke 2008 anomiliis. Kio okazos pri la klimato en 2009? Ni nur povas atendi. La raporto de NOAA pri la tutmonda klimato estas atendota je la 15a de februaro.

Ĉu estas historia bazo por la ligo inter la sunmakula manko kaj la tera klimato?

Estis kelkaj periodoj dum la antaŭa jarmilo kiam la sunmakula nivelo estis tre malalta. Ili nomitas la Spörer Minimumo (1450 ĝis 1550), la Maunder Minimumo (1645 ĝis 1750), kaj la Dalton Minimumo (1790 ĝis 1830). Ĉiuj de ĉi tiuj periodoj estas dum tempo, kiam la klimato de Tero plimalvamiĝis. Fakte, la Maunder Minimumo kunokazis kun la “Malgranda Glacia Epoko.”

La fakulo, kiu antaŭdiras modenan glacian epokon, indikas, ke la nuna agado de la suno aspektas kiel la agado de la suno dum la komenco de la Maunder Minimomo.

Ni povas nu certiĝi pri unu fakto - la debato daŭros.

De Lunombrulino [el raporto.info]

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部