阅读:3189回复:0

[语言交流]LA PREĜO DE LA ARBARO

楼主#
更多 发布于:2009-02-08 09:10
Miĵus legis en la numeroj 320 kaj 322 de la revuo Xua va Nay (Hieraŭ kajHodiaŭ) – iu revuo pri historio – du artikolojn pri la urbo Da Lat (sudVjetnamio). Estis publikita foto de ligna tabulo, montranta la poemon“Preĝo de la Arbaro”. La tabulo ŝajnas ekzisti en la jaroj 1930. Sedpro detruo far la tempo kaj la eventoj, ĝi delonge ne plu ekzistas, sediu loĝinto de Da Lat urbo, s-ro Luong Hoe (93 jaraĝa,ankoraŭ vivanta)kopiis la tekston en sia notlibreto kaj fotis la tabulon. La tekstoestis montrita en la revuo. Oni scias nek la nomon de la aŭtoro, nekĝia deveno.
Pro intereso al la franca kulturo, mi provis serĉi per Guglo serĉilokaj hazarde trovis 2 retejojn kiuj reproduktas la poemon. Mi trefeliĉas klare legi la tekston kaj havi konfirmon de ĝia ekzisto. La duposedantoj de la retejo al kiu mi min turnis, respondis al mi ke temaspri poemo ĉu kopiita de iu revuo sen mencio de la aŭtoro, ĉu buŝetransdonita de maljuna arbohakisto ĉirkaŭ dudek jarojn antaŭe. Nur unuinformo t.e. ke ĝi estis montrita ĉe la enirpordo de la pavilono deJugoslavio de la Universala Ekspozicio de 1937 en Parizo.
Estas interese noti, ke la prizorgo pri la protektado de la mediodatiĝas de pli ol 70 jaroj. Por la esperanta komunumo, mi prezentas lafoton de la tabulo kaj mian tradukon de la poemo.



                        

 
    
   [td]          [/td]    
   [td]      Prière de la Foret    [/td]  
Homo!
Mi estas la varmo de via hejmo
dum frostaj vintraj noktoj,
la ombro amika kiam brulas la somera suno.
Mi estas la ĉarpentaĵo de via domo,
la planko de la tablo.
Mi estas la lito en kiu vi dormas kaj
La ligno per kiu vi faras viajn ŝipojn.
Mi estas la tenilo de la sarkilo
kaj la pordo de via ĉirkaŭbarilo.
Mi estas la ligno de via lulilo
kaj de via ĉerko.
Aŭdu mian preĝon,
Ne detruu min!




de Nguyen Xuan Thu

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部