Miaohui
白银十字骑士
白银十字骑士
  • 社区居民
阅读:4170回复:1

[语言交流]★ Propono de sinjoro Augusto al Videobabilado

楼主#
更多 发布于:2008-10-06 05:27
Salutojn:
Cxu vi estus tiom afablaj diskonigi cxi tiun mian peton en diversajn forumojn? Koran dankon anticipe.
Augusto
----------------------------------------------------------------------------------------------------
Salutojn. Mi nomigxas Augusto Casquero, el Hispanio.
Pasintan semajnon komencigxis nova kurso de Esperanto en altlernejo de la urbo Foshan (Cxinio), kie mi instruas la hispanan lingvon kaj Esperanton. Cxeestas la kurson cxirkaux 50 gelernantoj, kaj inter ili estas kelkaj profesoroj.
La kurso okazas merkrede kaj vendrede. Gxis nun ni havis nur du klasojn. Do, niaj gelernantoj ankoraux ne kapablas paroli Esperanton, kompreneble, sed por ili estus kuragxige vidi kaj auxskulti homojn kiuj parolas nian lingvon. Similan sperton mi havis antaux unu jaro, kontaktante lernejon de Pollando kun lernejo de Cxinio, tre sukcese.
Kaj jen mia peto:
Mi sxatus en cxiu klaso dedicxi kelkajn minutojn al video retkontakto (eble pere de Skype) kun junaj geesperantistoj el diversaj landoj. Gxis nun mi ricevis konfirmon inter alie de Leandro (Brazilo), Michel Fontaine kaj Negxeta (li franco, kaj sxi, lia edzino, cxinino). Grazyna el Pollando. Mi atendas aliajn konfirmojn.
Estus interese havi kontakton interalie kun iu afrika esperantisto, cxar de tiu kontinento ankoraux mi ne havas konfirmon.
Mi preferas ke tiu retbabilado okazu kun junaj geesperantistoj. Ja miaj gelernantoj (pli ol 90% lernantinoj) estas junaj, inter 16 kaj 21 jaragxaj.
Tiuj kontaktoj devus okazi merkrede aux vendrede, cxirkaux la 15.00 (cxina horo, 09.00 mezeuxropa tempo). ne longaj, eble 10 minutaj, kaj nepras webcam, por ke la gelernantoj vidu kun kiu ili parolas (fakte en la komenco parolos nur mi kaj alia cxina esperantisto kiu helpas min).
Koran dankon kaj elkorajn salutojn:
Augusto

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
沙发#
发布于:2008-10-06 16:10
ni subtenas la aktivado.

el changzhou
游客

返回顶部