阅读:3583回复:0

[语言交流]La lumdisko ESPERANTO nun elŝuteblas

楼主#
更多 发布于:2008-09-29 19:51
KDkun la simpla titolo "Esperanto" aperis la 10-an de septembro 2008 kielaldonaĵo en la grava pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kun la rekordaeldonkvanto de 364.000 ekzempleroj.
364.000 lumdiskoj pri Esperanto - senpage!
Ĝi aperis en ĉiuj eldonoj de la gazeto kiel senpaga kromaĵo, kaj laaperigon de la disko en la gazeto financis la urbo Bjalistoko. Ladiskon kreis la organizaĵo E@I. La disko estis kreita laŭ la mendo dela urbo Bjalistoko. Multaj polaj esperantistoj aĉetadis dum la tago po10-20 gazetoj kun la disko, kun la celo disdoni ĝin al siaj konatoj kajpor uzi ĝin kiel taŭgan kaj malmultkostan informilon.
Pro multaj petoj de niaj scivolemaj eksterlandaj geamikoj, kiujne havis eblecon ricevi la diskon, nun ĝi estas elŝutebla laŭ jenamaniero:
    [*]El la reto oni elŝutu 2 pakaĵojn (esperanto.part1.exe, esperanto.part2.rar) kiuj enhavas dosierojn de la lumdisko Esperanto. Konservante ilin en via komputilo vi memoru meti ilin en saman dosierujon.[*]Cetere oni malfermu elŝutitan pakaĵon - esperanto.part1.exe kaj klaku butonon Instaluj, kiu troviĝas je la malsupra parto de la fenestreto. Post tiu ĉi ago, laŭ komunikoj, estos kreita dosierujo esperanto kaj la enhavo de la elŝutitaj pakaĵoj estos malpakita en ĝin.[*]Poste oni devas nur duklaki start.exe (en Vindozo), start.app (en Makintoŝo) aŭ start.html (en Linukso aŭ alia mastrumsistemo) kaj tiel ŝalti la programon.[*]La enhavon de tiel kreita dosierujo oni povas poste konservi en lumdisko.
Post malpako de la dosieroj oni povas forviŝi la elŝutitajn pakaĵojn.

http://www.ipernity.com/blog/31145/96238

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部