阅读:3467回复:0

[语言交流]Ĉu eLiberejo en ipernity?

楼主#
更多 发布于:2008-08-23 15:29
Mi legis jenan mesaĝon en Liberafolio.org:

Ret-Info ĵus informis en soc.culture esperanto ke en la portalo Esperantujo.org de Janko Luin aperas jena mesaĝo: "Post du mortintaj serviloj en unu monato, mi decidis ne plu havi servilojn en mia hejmo. Malfeliĉe, tio signifas ke mi ne plu havas la rimedojn vivteni la retejon esperantujo.org. Mi devas konfesi, ke miaj planoj por esperantujo.org estis multe pli grandaj ol la fina rezulto. Tamen, mi volas elkore danki al ĉiuj kontribuantoj: sen vi, vere ne estus esperantujo.org... Janko Luin - janko@luin.se " Do, finfine la E-Librejo, trezoro de Esperantio, malaperis. Ĉu ne eblus savi ĝin en servilo dependanta de sekura esperanta institucio?

Fakte de post la translokiĝo de esperanto.se mi ne plu povas facile elŝuti la e-librojn de INKO, tial venas al mi ideo pri fondi e-librejon en mia ipernity-retejo, ĉar mi estas pro-membro kaj rajtas alŝuti dokumentojn senlime.

Kompreneble ĉiuj vizitantoj rajtos elŝuti la librojn el la e-librejo, por tiu celo mi faros liston kun ligoj en mia blogo.

Por fondi la e-librejon mi planas:

1. Serĉi e-librojn por alŝuti al ipernity. Se vi havas e-librojn, aŭ se vi scias kie estas e-libroj, diru al mi.

2. Fari novajn e-libroj en formato PDF aŭ CHM. Se vi volas eldoni elektronike vian verkon, aŭ se vi volas kunlabori kiel redaktoro, kontaktu min.

Nun mi jam kolektiĝis ĉirkau 600 e-liboroj kaj gazetoj, ĉu vi povus helpi min por realigi la planon?

Antaŭdankon al ĉiuj helpemuloj!

Mia retpoŝto: tefloro@yahoo.com.cn

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部