阅读:4834回复:0

[语言交流]Tabua Vortaro

楼主#
更多 发布于:2008-08-15 13:11
Mallongigoj

GV = ĝenerala vortaro - normala vorto
Jar = ĵargono - pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio
Neo = neologismo - proponita vorto far aŭtoro, apenaŭ uzata
Mit = mitologio
Sci = scienca - faka (ofte medicina) vorto
* = verbo netransitiva
=> = verbo transitiva
-> = vidu (en la okazo, ke la vorto estas lingve malrekomendata)
Kp = komparu
pp = parolante pri

****************
    * adulti (GV, *) sekse malfideli, trompi (Kp: kokri)
    * sangadulto incesto
    * viradulto 1. sodomio. 2. pederastio
    * afodio (Sci) skarabo, kiu vivas en fekaĵoj
    * afrodizio (Sci) eksciteco de la seksorganoj
    * afrodiziaĵo afrodizianta substanco
    * malafrodizio pli-malpli kompleta manko de seksa ekscitiĝo
    * agapo (Neo) amfesteno, komunia festo
    * ajdeso -> ajdoso
    * ajdoso (GV) moderna venusa plago
    * ajdosoo -> ajdoso
    * amori (GV, *) sekse ami
    * anafrodizio (Neo) malafrodizio
    * androgino (Sci) duseksulo (ankaŭ: hermafrodito)
    * anuso (GV) trafekejo
    * ascendi (Jar, =>) supreniri (ankaŭ iun)
    * bakanalo (GV) bakĥanalio, orgio
    * bakĥanalio (Mit) orgia festo de Bakĥo en Romo; tumulta orgio
    * bakĥantino (Mit) adorantino posedata de Bakĥo en ties orgia kulto
    * balano (Sci) glano
    * bibio (Sci) muŝo, kiu infestas ekskrementon
    * biseksa (Neo) ambaŭseksa
    * blenoragio (Sci) inflamo de viraj aŭ inaj generiloj
    * blenoreo (Sci) kronika blenoragio (= vezika kataro)
    * bordelo (GV) amordomo
    * bordelisto posedanto de bordelo
    * bugri (Jar, =>) anuskoiti (ankaŭ: sodomii)
    * buĥto (Jar) virina vulvo
    * buŝino (Neo) virina vulvo
    * cico (GV) mampinto
    * cirkumcidi (Sci, =>) detranĉe liberigi la glanon
    * ĉasta (GV) detenanta sin de seksrilatoj, evitanta volupton
    * ĉiĉo (Neo) 1. virino. 2. virina vulvo
    * ĉjo-knabino (Jar) vireca samseksemulino
    * ĉuro (Jar) spermo
    * ĉuri (Jar, *) orgasmi (ĉe la viro)
    * defeki (Sci, *) -> feki
    * deflori (Jar, =>) senvirgigi
    * diareo (Sci) oftaj kaj likvaj fekoj (Kp: lakso)
    * ejakuli (Sci, *) spermĵeti
    * ejakulacii -> ejakuli
    * eksciti (GV, =>) fari tre intensa la funkcion de korpa organo aŭ senso
    * ekscizi (Sci, =>) forigi per tranĉa instrumento
    * ekshibicio (Sci) obsedo senpudore elmontri seksorganojn
    * ekzibi (Jar, *) ekshibicii
    * ekskremento (Sci) substanco forkondukita de la organismo (urino, ŝvito kaj ĉefe fekaĵo)
    * erekti (Sci, =>) pligrandigi kaj rigidigi
    * eretismo (Sci) eksciteco de organo
    * eroto (GV) seksa impulso
    * erotogena kapabla estigi erotajn sencajojn
    * erotismo ekscesa aŭ patologia emo al seksaj aferoj
    * erotologio scienca studo pri la eroto aŭ perversioj
    * erotomanio erota obsedo
    * erotika (GV) esprimanta aŭ alvokanta seksan volupton
    * erotiko la amora arto
    * eŭnuko (GV) kastrita viro
    * faluso (Jar) servopreta kaco
    * feki (GV, *) ekskrementi (ankaŭ: kaki, merdi)
    * ferdo (Neo) vidu: ferdinando
    * ferdinando (Neo) familiara nomo de la peniso (ankaŭ: ferdo, francisko)
    * fetiĉismo (Sci) voluptodona altiriĝo al vestaĵoj aŭ aliaj objektoj
    * fiki (Jar, =>) sekskuniĝi (vidu la soneton XXXV)
    * fimozo (Sci) mallarĝeco de la prepucia ringo
    * flatulenco (Sci) akumuliĝo de gasoj precipe en la stomako kaj intesto
    * fluti (Jar, =>) midzi
    * forniki (Neo, =>) malĉaste ami, malĉaste seksumi
    * fotri (Neo, =>) koiti (pp maskloj)
    * francisko (Neo) familiara nomo de la vira peniso (ankaŭ: ferdo, ferdinando)
    * frandzi -> franzi
    * franzi (Jar, =>) piĉleki (Kp: midzi, sesdeknaŭi)
    * frigida (Sci) sekse inerta, malafrodizia (Kp: impotenta)
    * ftiro (Sci) pubpediko
    * ftirio -> ftiro
    * furzo (GV) anusa eligo de haladzo
    * gadmeso (Neo) artefarita peniso
    * garzono (Neo) njo-knabo
    * gejo (Jar) samseksemulo
    * gejŝo (GV) eleganta plezurodonantino en Japanio
    * geŝo -> gejŝo
    * generi (GV, =>) fiki, sed efike
    * glano (Jar) peniskapo
    * gluteo (GV) sidvango
    * gonokoko (Sci) mikrobo kaŭzanta blenoragion
    * gruva (Neo) amor-veka
    * ĝigolo (Neo) juna amisto, vivtenata de pli maljuna virino
    * havi (Jar, =>) fiki, koni, posedi
    * hermafrodito (Sci) duseksulo (ankaŭ: androgino)
    * hetajro (Neo) helena kulturita kaj altsocieta prostituitino
    * himeno (Sci) karnoprotektilo ĉe virgulinoj
    * homoseksuala -> samseksama
    * impotenta (Sci) sekse nekapabla (Kp: frigida)
    * incesto (GV) seksrilatoj inter proksimaj samfamilianoj (ankaŭ: sangadulto)
    * ingveno (GV) korpoparto inter la subventro kaj la femuro
    * inkubo (Mit) diablo, kiu alprenis formon de viro por kuniĝi kun virino (Kp: sukubo)
    * inocenta (Neo) puranima, nekonscia pri ekzisto de fimoralo
    * insemi (Neo, =>) fekundigi, ensemi
    * insinui (Neo, =>) milde, preskaŭ nerimarkeble enŝovi
    * intumeski (Neo, *) ekŝveli
    * jonio (Mit) piĉo, kiel objekto de kulto ĉe la hinduoj
    * kaco (Jar) peniso
    * kacingo kondomo
    * kacujo pantalonfendo
    * kaki (Jar, *) feki
    * kakaceto (Neo) infana kaco
    * kastri (GV, =>) senigi je generivo
    * klimakso (GV) plej supra punkto, apogeo (Kp: orgasmo)
    * klimaktero (Sci) malfacila periodo de la virina vivo, komenciĝanta post la menopaŭzo
    * klistero (Sci) enigo de likvaĵo tra la anuso por faciligi la defekon aŭ por nutri
    * klirtoro (Sci) ina erektiĝema organo ĉe la vulvo
    * klozeto (GV) necesejo kun akvoŝpruco (Kp: latrino)
    * koiti (GV, *) sekskuniĝi
    * kojono (Jar) ĉurovo, testiko
    * kokri (Jar, =>) adulti
    * koni (Jar, =>) sekse koni
    * koncepcii (Neo, *) gravediĝi senmakule
    * koncipi (Neo, =>) gravedigi (Kp: generi)
    * kondomo (GV) kontraŭgenera aŭ -kontaĝa kackapuĉo (ankaŭ: kacingo, penisingo)
    * kondono -> kondomo
    * konkubi (GV, *) vivi kune sed ne geedzigite (pp viro kaj virino)
    * konstipo (GV) mallakso
    * kontracepcio (Neo) metodo celanta laŭvolan nefekundecon
    * kontracipa (Neo) malhelpanta la koncipiĝon
    * kopuli (Sci, *) koiti
    * kopulacii -> kopuli
    * kundo (Neo) vulvo
    * kurtizano (Neo) virino malmorale kondutanta, sed klera kaj sprita
    * kuŝi (Neo, *) sekskuniĝi en horizontala pozicio
    * lakso (Sci) laksiga malforteco de la intestoj
    * laksi (GV, *) likve merdi (Kp: diareo)
    * langumi (Jar, =>) leki ies seksorganojn
    * lasciva (GV) voluptama
    * latrino (GV) necesejo sen akvoŝpruco (Kp: klozeto)
    * lesbo (Jar) samseksemulino
    * lesbanino -> lesbo
    * libido (Sci) seksimpulso
    * lingamo (Mit) peniso, kiel objekto de kulto ĉe la hinduoj
    * lipoj (Jar) moveblaj karnorandoj de la piĉaperturo
    * lubriki (GV, =>) meti substancon speciale glitemigan sur frotanta surfaco por faciligi la glitadon
    * lueso (Neo) sifiliso
    * lupanaro (Neo) publikulinejo
    * mamo (GV) elstara parto de la brusto
    * maritorno (Neo) malbela, malpura virino
    * masoĥismo (Jar) volupto el kruelaĵoj trudataj de amat(in)o
    * masoĥisto (Jar) masoĥismulo
    * masturbi (GV, =>) seksvolupti sola
    * meleno (Sci) anusa eliro de nigra sango
    * melki (Jar, =>) eltiri la lakton el viro
    * menado (Mit) freneziĝe ekscitita bakĥanino
    * menopaŭzo (Sci) fino de la menstrua funkcio
    * menstruo (GV) monata sangelfluo ĉe virinoj (ankaŭ: monataĵo)
    * merdo (Jar) fekaĵo
    * meretrico (Neo) romia prostituitino
    * merkino (Neo) artefarita piĉo
    * midzi (Jar, =>) penissuĉi, buŝkoiti, fluti (Kp: franzi, sesdeknaŭi)
    * nano (Neo) vira organo
    * nato (Neo) gluteo, sidvango
    * necesejo (GV) ejo por feki kaj urini
    * necesabo (Neo) tie, kie oni sidas por feki, fekpelvo
    * nekrofilio (Sci) perversa emo al sekskuniĝo kun kadavroj
    * nimfo (Sci) vulva lipeto
    * nimfomanio virina afrodizio (Kp: satiriazo)
    * njo-knabo (Jar) ineca virsamseksemulo
    * notora (Neo) konata (kun aĉa nuanco)
    * nupto (Neo) geedziĝo, seksa pariĝo
    * oaristo (Neo) poemo de ama interparolo
    * obscena (GV) krude ofendanta la pudoron
    * onani (Sci, =>) masturbi
    * onanismo (Sci) memerotismo
    * organo (Jar) seksorgano
    * orgasmo (GV) amvolupt-kulmino (Kp: ĉuri)
    * orgio (GV) manĝa, drinka aŭ seksa diboĉo
    * orifico (Neo) enira aŭ elira aperturo
    * oskuli (Neo, *) kun(kisi)
    * ovo (Jar) testiko, kojono
    * ovoido (Sci) globoforma medikamentaĵo, enmetota en la vaginon (Kp: supozitorio)
    * palpi (Jar, =>) karesi per manoj
    * pandaro (Neo) homo, kiu aranĝas por aliaj sekretajn amaferojn
    * pederasto (Jar) pederastiulo
    * pederastio (GV) 1. seksinklino al junaj knaboj. 2. samseksamo (malŝate)
    * pejorativa (Neo) havanta tendencon fiigi (aŭ -iĝi), aĉigi (aŭ -iĝi)
    * peniso (GV) vira seksorgano
    * perineo (Sci) korpoparto inter la anuso kaj la skroto aŭ la vulvo
    * perversio (Sci) devio de la seksa instinkto
    * piĉo (Jar) vulvo
    * piĉjo -> piĉo
    * pinupulino (Neo) spice alloga belulino
    * pipiĉeto (Neo) infana piĉo
    * pipinjo (Neo) piĉo (karese)
    * pisi (GV, *) urini
    * poluo (Neo) polucio
    * porna (Jar) pornografia
    * pornografia (GV) pritraktanta malĉastajn temojn
    * posedi (Jar, =>) fiki, havi, koni
    * pranci (Neo, *) stariĝi (pp kaco)
    * prepucio (Sci) haŭto, falde ĉirkaŭanta la glanon
    * Priapo (Mit) greka dio de la fekundeco, prezentita kun grandega peniso
    * priapismo (Sci) forta kaj dolora penis-erektiĝo
    * prostitui (GV, =>) vendi sekson
    * prostitucio -> prostituado
    * pruda (GV) ĉasta
    * puo (Neo) furzo (vidu la soneton XXXII)
    * pubo (GV) harkovrita parto de la ingveno
    * pucelo (Neo) (juna) virgulino
    * pudendo (Sci) korpoparto inter la pubo kaj la anuso
    * pudoro (GV) kaŝemo de seksaj aferoj
    * pugo (Jar) postaĵo
    * puto (Jar) viro, kiu sin prostituas; vira putino
    * putino (Jar) prostituitino, ĉiesulino
    * rakahuto (Neo) speco de nutra fekulo
    * retikulo (Neo) skroto
    * rufiano (Neo) diboĉulo
    * sadismo (Jar) volupto el vidado aŭ farado de kruelaĵoj
    * sadisto (Jar) sadismulo
    * sadomasoĥismo (Jar) kuvoluptado de sadisto kaj masoĥisto
    * safismo (Sci) virina seksimpulso al alia virino
    * safismulino lesbo
    * satiro (Neo) satiruso
    * satririo (Neo) satiruso
    * satiriazo (Sci) vira afrodizio (Kp: nimfomanio)
    * satiriozo (Neo) satiriazo
    * satiruso (Neo) homo cinike voluptama
    * sekso (GV) 1. seksorgano. 2. seksumo
    * seksumi (Jar, *) amori
    * semo (GV) ĉuro
    * sesdeknaŭi (Jar, *) buŝa interlekado aŭ seĉado de la seksorganoj (Kp: franzi, midzi)
    * sifilo (Neo) sifiliso
    * sifiliso (Sci) kontaĝa venusa malsano
    * sino (GV) oportuna korpoparto por sursidi
    * skopofilio (Sci) anstataŭigado de seksaj rilatoj per ilia rigardado (Kp: vuajerismo)
    * skoptofilio -> skopofilio
    * skroto (Sci) kojonujo
    * sodomismo (GV) sodomio
    * sodomio (GV) vira sekimpulso al alia viro
    * sodomii (GV, *) bugri
    * spermo (GV) virlakto, ĉuro
    * spozo (Neo) viro edziĝonta aŭ ĵus edziĝinta
    * sterko (GV) brutaj ekskrementoj, miksitaj kun pajlo por plibonigi la grundon
    * stimuli (GV, =>) plivigligi la funkciadon de korpa organo
    * stupro (Neo) malvirgigo (Kp: deflori)
    * suĉi (Jar, =>) suĉi ies penison, midzi (Kp: franzi)
    * suĉumi (=>) suĉi
    * suko (Jar) fluidaĵo el vagino
    * sukubo (Mit) diablo, kiu alprenis formon de virino por kuniĝi kun viro
    * supozitorio (Sci) medikamentaĵo, metata en la anuson por faciligi la defekon
    * ŝaperono (Neo) akompananto de gejunuloj por certigi ĉastan konduton
    * tabuo (GV) moro, laŭ kiu iuj aferoj estas nefareblaj
    * testiko (Sci) ĉurovo
    * tremp(ad)i (GV, =>) (longatempe aŭ ripete) malsekigi en likvaĵo
    * trepidi (GV, *) tremi laŭ etaj skuoj
    * tohuvabohuo (Neo) ĥaosa malordo, kiel en la Esperanta vortaro
    * tribadismo (Sci) safismo
    * uk (Neo) sufikso por kastrita besto
    * urino (GV) pisaĵo
    * uroĉo (Neo) virina mamo konsiderata kiel bela objekto
    * uŝi (Neo, =>) orelfiki
    * vagino (Sci) kanalo inter la utero kaj la vulvo
    * vampo (Neo) seksalloga virino, kiu ekspluatas la virojn
    * venera (Sci) venusa (pri malsanoj)
    * venerea -> venera
    * venusa malsano (GV) malsano sekse transdonebla
    * violenti (Neo, =>) perforti, seksatenci
    * virga (GV) ankoraŭ ne fiki(n)ta, ne stuprita
    * volupto (Sci) seksardo
    * vuajerismo (Jar) skopofilio
    * vukro (Jar) merdo
    * vulvo (Sci) virina seksorgano
    * zigoto (Sci) fekundigita ovocelo en la utero
    * zizinjo (Neo) kaco (karese)
    * zoofilio (Sci) seksimpulso al bestoj
el http://chejo.blogspot.com/2007/11/tabuaj-vortoj-en-esperanto.html

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部