阅读:4635回复:0

[语言交流]Ĉu vi scias, ke...

楼主#
更多 发布于:2008-08-12 21:51
Ĉu vi scias, ke...
La nomo de la lingvo originas el la unua kaŝnomo de L.L.Zamenhof – "Doktoro Esperanto", kiun li uzis prezentante sian unuan lernolibron.
*
L.L.Zamenhof rifuzis aŭtorajn rajtojn post la eldono de sia unua lernolibro, ĉar li volis, ke la lingvo estu viva kaj apartenu al homoj.
*
La 7-an de aŭgusto 1927 sur la naskiĝdomo de Ludoviko Zamenhof, dank‘ al esperantistoj kaj la urba estraro de Bjalistoko, kiu pagis, oni pendigis la memortabulon omaĝe al la kreinto de Esperanto.
*
Universalan Esperanto-Asocion (UEA) fondis H.Hodler en la jaro 1908.
*
La patro de L.L.Zamenhof bruligis kajerojn de la unua versio de Esperanto - "Lingwe Uniwersala", ĉar li volis, ke lia filo okupiĝu nur pri siaj studoj.
*
La unua Universala Kongreso okazis la 5-12an de aŭgusto 1905 en Boulogne-sur-mer (Bulonjo-ĉe-maro), Francio. Ĝin partoprenis 688 homoj el 20 landoj.
*
Ĉiuj substantivoj en Esperanto finiĝas per litero "o". Al la fino de la vorto aldonita litero "j" montras pluralon. Ekzemple: vorto ("vorto" en la pola) -> vortoj ("vortoj" en la pola).
*
Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859 en Bjalistoko.
*
Ĉiu vorto en Esperanto legeblas tiel, kiel ĝi estas skribita.
*
La oficejo de Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas en Roterdamo.
*
La plej granda ttt-ejo por lerni Esperanton estas www.lernu.net.
*
En 2009 en Bjalistoko, Pollando, kolektiĝos esperantistoj ne nur por partopreni la Universalan Kongreson, sed ankaŭ por festi jubileon - pasis 150 jaroj de naskiĝo de L.L.Zamenhof.
*
La plej granda aranĝo en Esperantujo estas Universala Kongreso.
*
La plej granda internacia Esperanto-organizo estas UEA - Universala Esperanto Asocio, kiu havas membrojn en 117 landoj.
*
Universala Esperanto Asocio reprezentas Esperanto-movadon en diversaj internaciaj institucioj kaj tiaj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, UNESCO, Eŭropa Konsilio k.a.
*
En la jaro 1954 Ĝenerala Asambleo de UNESCO agnoskis, ke atingoj de Esperanto kongruas kun la celoj kaj idealoj de UNESCO, kaj komenciĝis konsultaj rilatoj inter UNESCO kaj Universala Esperanto Asocio.
*
L.L.Zamenhof scipovis multajn lingvojn: krom la hebrea li bone parolis la rusan, la polan, la germanan, la francan, la anglan, multe interesiĝis pri la latina kaj malnova greka. Li iom lernis la italan kaj la litovan. Post apero de Esperanto li ankaŭ iom lernis la hispanan kaj kelkajn aliajn lingvojn.
*
Zamenhof sola tradukis la Malnovan Testamenton el la hebrea al Esperanto.
*
Kiam L.L.Zamenhof havis 19 jarojn, estis finita la unua versio de Esperanto, kiu nomiĝis "Lingwe Uniwersala". Ĝin lernis kelkaj klasamikoj de Ludoviko. Hejme li kun kelkaj amikoj festis naskiĝon de Internacia lingvo.
*
Komence la lingvo nomiĝis Lingvo Internacia ("Lingvo Internacia" en la pola).
*
Esperanto apartenas al neniu nacio aŭ lando.
*
Harry Harrison, fama verkisto de scienca fikcio, en siaj libroj ofte mencias Esperanton, la herooj komunikas en ĉi tiu lingvo.
*
La gepatroj de L.L.Zamenhof havis 9 gefilojn, kaj L.L.Zamenhof estis la plej aĝa el ili.
*
L.L.Zamenhof ekhavis ideon pri komuna lingvo, ĉar li vidis, ke okazas konfliktoj inter diversaj nacioj. Li konkludis, ke diverseco de lingvoj estas la kaŭzo de konfliktoj.
*
La gramatiko de Esperanto havas ĉefajn 16 regulojn.
*
Ne malmultaj esperantaj vortoj estas similaj al vortoj de aliaj lingvoj, ĉar kiam L.L.Zamenhof komencis krei Esperanton, li elektis vortojn, kiuj havas similajn radikojn en diversaj lingvoj.
*
En la jaro 1878 estis kreita primitiva versio de Esperanto, kiu nomiĝis "Lingwe Uniwersala".
*
Komence estis malfacile trovi eldoniston por la libro de L.L.Zamenhof, ĉar ĉiuj timis, ke neniu aĉetos ĝin.
*
Mono, kiun la edzino de L.L.Zamenhof ricevis dote, estis uzita por eldoni la unuan lernolibron de Esperanto.
*
L.L.Zamenhof havis tri gefilojn - unu filon kaj du filinojn.
*
L.L.Zamenhof korespondis kun aliaj esperantistoj de diversaj landoj.
*
La financa situacio de L.L.Zamenhof kaj lia familio ofte estis tre malbona, pro tio li devis lasi la familion kaj labori aparte.
*
La edzino de L.L.Zamenhof, Klara, ĉiam veturadis kun sia edzo al Universalaj Kongresoj kaj aliaj Esperanto-renkontiĝoj.
*
Vortojn por la Esperanta himno "La Espero" skribis L.L.Zamenhof, kaj la muzikon verkis F. de Ménil.
*
Kelkaj francaj esperantistoj proponis fari ŝanĝojn en Esperanto, sed L.L.Zamenhof ne konsentis kaj eĉ ne akceptis monon, kiun oni proponis por tiuj ŝanĝoj.
*
La 18an de oktobro 1909 la hispana reĝo Alfonso XIII subskribis ordonon, per kiu li honoris L.L.Zamenhof per la ordeno de Isabel la Catolica.
*
La unua kaj sola monumento por L.L.Zamenhof, ĝis kiam li ankoraŭ estis viva, estis farita en 1914 en Ĉeĥio.
*
La 10a Universala Kongreso, kiu devis okazi en Francio, ne okazis pro tiutempe komenciĝinta Unua Mondmilito.
*
L.L.Zamenhof mortis kiam li estis 57-jaraĝa. Multaj esperantistoj partoprenis la sepulton.
*
La unua „zeo” en la mondo (Zamenhof-esperanto-objekto) estis hispana ŝipo „Esperanto” konstruita en 1896.
*
Konstruita laŭ la mendo de Jugoslavio en la jaro 1959 pecvarŝipo "Zamenhof" estis ekspluatita pere de Polaj Oceanaj Linioj ĝis la jaro 1980.
*
L.L.Zamenhof estis unu el 9 gefiloj, kaj lia edzino Klara ankaŭ estis unu el 9 gefiloj.
*
L.L.Zamenhof mortis la 14an de aprilo 1917 kaj estis sepultita en Varsovio. Tie estas sepultita ankaŭ lia edzino Klara.
*
La papo Johan Paŭl II estis protektanto de Esperanto.
*
En la Holivuda filmo "Blade: Trinity" eblas vidi Esperantajn skribojn sur la konstruaĵoj, pordoj, afiŝoj. En kelkaj epizodoj eblas aŭdi, ke homoj en la urbo parolas Esperante. Kaj en unu epizodo oni montras homon, kiu rigardas filmon, kie ĉiuj herooj parolas en Esperanto.
*
La jaro 1887 estas jaro de naskiĝo de Esperanto. Tiam estis eldonita la unua lernolibro de Esperanto.
*
La unua lernolibro de Esperanto aperis en la jaro 1887 en la rusa lingvo. Ĝis la jaro 1891 ĉi tiu libro aperis en 17 lingvoj.
*
"Hamleto" de Ŝekspiro estis unu el unuaj grandaj verkoj, kiujn L.L.Zamenhof tradukis al Esperanto.
*
En la jaro 1936 la registaroj de Portugalio, Germanio kaj Japanio malpermesis esperantistajn asociojn, kaj en la jaro 1952 ili estis malpermesitaj ankaŭ en Ĉeĥoslovakio.
*
Esperanto estas la plej uzata kaj sola artefarita lingvo, kiu evoluis en preskaŭ ĉiuj kampoj de la vivo, kompare kun aliaj artefaritaj lingvoj.
*
Verda kvinpinta stelo estas simbolo de espero en ĉiuj kvin kontinentoj (verda koloro - espero, kvinpinta stelo - kvin kontinentoj).
*
Antaŭlasta silabo de la vorto estas ĉiam akcentata en Esperanto.
*
Estis faritaj pli ol 40 artaj lingvoj, inspiritaj de Esperanto.
*
Esperantistoj, kiuj dum la aranĝoj parolas inter si en siaj naciaj lingvoj, nomiĝas "krokodiloj", kaj kiuj parolas inter si en aliaj lingvoj - "aligatoroj".
*
Vi povas skribi al Kristnaska avo ankaŭ en Esperanto. Kaj li respondos en ĉi tiu lingvo!
*
Literaturaj verkoj estas ne nur tradukataj al Esperanto. Estas multaj verkoj, origine skribitaj en Esperanto.
*
La plej granda klariga vortaro de Esperanto estas PIV (Plena Ilustrita Vortaro), kiun eldonas SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda). La vortaro de la plej lasta eldono havas 1268 paĝojn.
*
La unua lernolibro de Esperanto aperis la 14an de julio 1887(laŭ rusa kalendaro) en Varsovio. Ĝi enhavis ĉefajn 16 gramatikajn regulojn kaj 900 vortradikojn.
*
Ĉiujare decembran semajnfinon, kiu estas la plej proksima al la naskiĝtago de L.L.Zamenhof (la 15a de decembro), oni festas Zamenhof-tagojn.
*
Estas sufiĉe multe da hoteloj kun la nomo "Esperanto", ekzemple, en Kroatio, Slovakio, Makedonio, Germanio. Tiu en Germanio estis speciale farita por kongresoj kaj aliaj grandaj aranĝoj.
*
"Feliso" estas entrepreno, kiu okupiĝas pri internacia komerco/negoco kaj helpas al aliaj firmaoj, precipe al malgrandaj kaj mezgrandaj, komenci internacian komercon/negocon... kaj en sia negoco uzas internacian lingvon - Esperanto.
*
En la jaro 1959 la Universala Ligo konvinkis la nederlandan ŝtatan monfarejon en Utrecht eldoni monerojn de 1, 5 kaj 10 steloj. La eldono komenciĝis la 28an de junio 1960.
*
Fama rusa verkisto Lev Tolstoj tre subtenis la ideon de Esperanto. Onidire li lernis ĉi tiun lingvon dum 3-4 horoj. Oni nomis Moskvan Esperanto-klubon "Lev Tolstoj" por honori la verkiston.
*
Inter Esperanto-parolantoj estas ankaŭ tiaj famaj homoj kiel gajnisto de Nobela premio en ekonomika kampo (1994 j.) Reinhard Selten, ŝaĥa ĉempiono (1996 j.) Zsuzsanna Polgár kaj Tivadar Soros, la patro de financisto George Soros.
*
En la konkurso (okazinta en Belgio) de la plej bela infana kanto gajnis Esperanta kanto "La Bona Formiko", kiun kantis Nikolin'.
*
La vorto ESPERANTO signifas „homon havantan esperon“
*
La 11-an de julio 1919 oni ŝanĝis en Bjalistoko la nomon de la strato, ĉe kiu naskiĝis Ludoviko de Verda al Zamenhof.
*
La plej alta en la mondo monumento al Zamenhof troviĝas en Sabadell Hispanio kaj ĝia alteco estas 12 metroj.
*
La plej longa strato de Esperanto troviĝas en Sao Sebastian do Cai en Brazilo. Ĝia longeco estas 4 kilometroj.
*
Fama fina esperantisto profesoro d-ro Y. Vaisala el Turku malkovris en jaroj 1936 kaj 1938 du asteroidojn kaj nomis ilin „Zamenhof“ kaj „Esperanto“
*
Du kosmaj sondiloj Voyager 1 kaj Voyager 2 celintaj sunan sistemon en la jaro 1977 kunprenis la sonan mesaĝon i.a. en Esperanto al eksterteraj estaĵoj.
*
En la plebiscito organizita en la jaro 2000 pere de „Gazeta Wyborcza“ por elekti la plej elstaran bjalistokanon de la X-a j.c. oni elektis Ludovikon Zamenhof.
*
La plej granda monumento al Ludoviko Zamenhof troviĝas en Bjalistoko. Ĝi estas Porinfana Kliniko je la nomo de doktoro Ludoviko Zamenhof. En ĝi troviĝas la salonego Zamenhof, la salono ESPERANTO kaj la ĉambro "Lidja Zamenhof" por ekzercado en kiu ekzercas fizike infanoj. La lasta ĉambro estas ekipita per Bahaa-Ligo.
*
Ludoviko Zamenhof diris: „Oni edukis min kiel idealiston. Oni instruis min, ke ĉiuj homoj estas gefratoj...“
*
Ludoviko Zamenhof ricevis i. a. gravajn distingojn: francan Honoran Legion en 1905 kaj Hispanan Ordenon de Izabel Katolika en 1909 (enmanigitan 1911 dum la UK en Antverpeno).
*
Dum la vizito de Ludoviko Zamenhof en Oksvordo la jaro 1903 studentoj liberigis ĉevalojn kaj mem tiris poŝtan veturilon kun Ludoviko tra la urbo.
*
La unua poŝtmarko estas eldonita en la jaro 1926 en Sovetunio.
*
La unua korespondanto de L. Zamenhof en Esperanto estis kaŭna prelato Aleksandras Dambraŭskas.
*
La unua esperanta gazeto estis eldonita en la jaro 1889 en Nurnbergo.
*
En la jaro 1999 papo Johano Paŭlo la II-a ricevis de esperantistoj la Medalon de Toleremo.
*
Esperantan moneron oni eldonis la unuan fojon en Sviso en la jaro 1912. Ĝi nomiĝis „spesmilo“.
*
En la jaro 1908 en Francujo oni fondis la Fondaĵon de Esperanta Ĉeka Banko.
*
En la jaro 1912, en Pollando, oni faris la unuan medalon kun la busto de Ludoviko Zamenhof.
*
La plej fama pola tradukisto al Esperanto nomiĝis Antoni Grabowski kaj estis inĝeniero pri kemio.
*
La 1-an de februaro 1928 la dramsekcio de Zamenhofa Esperanto-Societo prezentis esperante en la urba teatro PALACE opereton „Ho, tiuj fremduloj...“.
*
En la monato februaro 1928 la dramsekcio de Zamenhofa Esperanto-Societo prezentis esperante en la urba teatro PALACE varieteon „Antaŭ la kongreso“.
*
En Bjalistoko loka pentristo Andrzej Muszyński pentris sur la blinda muro de la domo ĉe la strato Zamenhof 26 belan pentraĵon pri Esperanto. I.a. ĝi prezentas Ludovikon Zamenhof starantan sur la balkono kaj observantan preterirantojn.
*
Esperanta radiostacio de la Pola Radio Polonia ricevis la plej multe da leteroj de aŭskultantoj kaj funkciis la plej longe el ĉiuj lingvaj radiostacioj. Oni likvidis ĝin la 15-an de decembro 2006. Nuntempe ĝi funkciaj dank‘ al „podkastoj“.
*
Ludoviko Zamenhof estas polo, kiu laŭvice post la papo Johano Paŭlo la II-a kaj la komponisto Frideriko Chopin havas la plej multe de monumentoj omaĝe al li en la mondo
*
Kadre de XVI edicio de Eksterna Galerio AMS el Poznan de februaro 2002 en kelkaj la plej grandaj polaj urboj estas prezentitaj grandegaj afiŝoj /bildbord/ de Paulina Oławska „Ĉu vi parolas Esperanton?”. Oni distribuas ankaǔ senpage 30.000 poŝtkartojn kun la sama demando. Dum la intervjuo la autorino rakontis, ke ŝi ne deziris ekkoni la nombron da homoj, kiuj parolas Esperanton sed montri problemojn kun interkompreniĝo. Reago de preterirantoj/legantoj estas tre pozitiva. „Multe da konatuloj telefonis min kaj gratulis bonan ideon. Neniu kredis, kiam mi respondis, ke la agado iniciatis firmao, kiu ĝis nun ne kunlaboris kun esperantistoj“- diris P. Oławska.
*
La operoj “Halka“ de Stanisłav Moniuszko kaj „Mazepa“ de Juliuŝa Słowacki estis prezentitaj dum la 8-a UK en Krakovo en la jaro 1912.
*
Kelkaj famaj verkoj de la pola literaturo tradukitaj al Esperanto:
“Marta“ de Eliza Orzeszko – tradukis L.L. Zamenhof ; poste oni tradukis ĝin de Esperanto al la japana lingvo,
“Hebano“ de Ryszard Kapuściński tradukis Tomasz Chmielik
"Faraono" de Bolesław Prus tradukis Kazimierz Bein
"Ensorĉita fiakro" de Konstanty Ildefons Gauczynski - tradukis Georgo Handzlik
de Henryk Sienkiewicz
“Quo vadis“ tradukis Lidia Zamenhof
“Noveloj“ tradukis Lidia Zamenhof
“Janko Muzikanto“ tradukis Antonii Grabowski
“Lanternisto“ tradukis Kazimierz Bein
“Tra dezerto kaj praarbaro“ tradukis Mieczysław Sygnarski
de Adamo Mickiewicz:
“Sinjoro Tadeo“ tradukis Antoni Grabowski
“Sinjorino Twardowska“ tradukis Antonii Grabowski
“Improvizacio de Konrado“ tradukis Roman Iwo Dobrzański
*
En la jaro 1913 Ludoviko Zamenhof mem kandidatigis al Nobel Premio.
*
Okaze de 100 – jariĝo de Universala E-Asocio la sekvan fojon Esperanto estis kandidatigita pere de pli ol 60 personoj al Nobel Premio. Pri la rezultoj ni ekscios en la monato oktobro 2008.
*
"Zamenhofstrato“ – la intervjuo kun Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof de varsovia ĵurnalisto Roman Dobrzynski estis tradukita al 16 lingvoj.

el www.ipernity.com

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部