阅读:4628回复:0

[语言交流]La forĝisto de Jüterbog

楼主#
更多 发布于:2008-06-02 09:08
En la urbo Jüterbog iam vivis forĝisto. Lia domo staris proksime de la Neumarkt-pordego. Iun malfruan vesperon, kiam ĉiuj jam estis enlitigintaj por dormi, alvenis viro kun azeno. Li petis la forĝiston, ankoraŭ najli hufferojn al sia besto. Nun la forĝisto vere estis laca pro la taglaboro, sed li estis bonulo kaj li volonte faris komplezon al homoj. Tial li ankoraŭ serĉis kelkajn taŭgajn hufferojn kaj najlis ilin al la azeno.
Kiam la laboro de la forĝisto estis finita, la nekonato konfesis al li, ke li ankoraŭ ne havas restadejon por la nokto. Kiu gastejestro ankoraŭ nun akceptus fremdulon! Tial la forĝisto ankaŭ gastigis lin, kaj la azenon ili starigis en la ĉevalejon.
Venontan matenon la fremdulo frue ekstaris kaj preparis ĉion necesan por la daŭrigo de sia vojaĝo. „Kiom mi ŝuldas al vi, majstro?“ li demandis la forĝiston. „Lasu“, opiniis tiu, „tiu komplezo kostas nenion. Mi deziras al vi bonan vojaĝon!“ Sed la nekonato ne volis iri sen danki. Tial li diris al la forĝisto: „Do, esprimu tri dezirojn, mi plenumos ilin al vi.“ Pri tio la forĝisto tre miris, sed li opiniis, ke li ja povus provi tion, kaj se la deziroj ne plenumigus, tiam ankaŭ ne estus malbone. Kaj li rapide elpensis tri tre strangajn dezirojn. Kaj li diris: „Se vi povas plenumi dezirojn, tiam mi deziras jenon:
- Unue mia malnova apogsego ĉe la forno kapttenu ĉiun tiom longe, kiom mi volas.
- Due mia pomarbo malantaŭ la domo ne liberigu tiun, kiu sidas sur ĝi, antaŭ ol mi tion volas.
- Kaj trie el mia karbosako iu nur eliru, se mi liberigas lin el ĝi.“
Tiuj kuriozaj deziroj vere tre mirigis la migranton, sed li kapjese montris sian konsenton kaj diris: „Bone, estu tiel! Ankoraŭ foje koran dankon, majstro forĝisto.“ Tiam li surazenigis kaj rajdis for.

Pasis kelkaj jaroj, kaj la forĝisto apenaŭ pensis pri la deziroj, neniam li elprovis ilian plenumon. Tiam iun vesperon iu frapis je lia pordo. Li malfermis, kaj antaŭ li staris - la Morto. Tiu diris al li: „Majstro, via tempo estas finita, mi venas por preni vin.“ Certe vi povas imagi la ektimon de la forĝisto!? Kiam li iomete trankviliĝis, li pensis, ke la Morto venas iomete tro frue kaj ke li lasu al li ankoraŭ iom da tempo. Kaj li rememoris siajn dezirojn, kiuj ankoraŭ ne estis plenumitaj. Tial li afable petis la Morton eniri kaj ripozi, intertempe li volas prepari sin por la vojaĝo. La Morto konsentis, kaj la forĝisto petis lin sidiĝi en lian malnovan apodsegon. Li komforte aranĝu sin. Tion li ankaŭ faris. Sed kiam la forĝisto restadis tro longe ĉe sia preparado, la Morto volis eksalti kaj kapti la forĝiston. Sed li ne kapablis forlasi la apodsegon. Tial li ekkoleris, estis furioza kaj insultis, sed la sego firmtenis lin kvazaŭ per cenoj. La Morto ja ne sciis, ke la forĝisto eldiris sian unuan deziron, kiu estis plenumita. Kiam nun nenio helpis kaj ĉiu tirado kaj ŝirado ne estis utila, li komprenis, ke la forĝisto trompis lin. Tial li ekpetis kaj altrude petegis. Finfine la forĝisto cedis. Sed li metis kondiĉon: Se li rajtus vivi ankoraŭ dek jarojn, la Morto estus libera. Tion tiu solene promesis. Poste la forĝisto liberigis lin, kaj tuj la Morto malaperis.

La dek promesitaj jaroj fulmrapide pasis, kaj denove la malbonulo staris antaŭ li. „Forĝisto, via tempo estas finita, venu!“ Pro sekureco li tuj kaptis la viron ĉe la nuko: „Ĉi-foje vi ne ree trompos min!“ Sed ankaŭ nun la forĝisto sciis kion fari. Li diris: „Jes ja, mi plenumas mian promeson, mi tuj venos. Antaue permesu, ke mi surmetas mian mantelon, por ke mi ne sentu froston en via malvarma akompano. Intertempe pluku al vi kelkajn pomojn, certe vi estas malsata. Ĵus ili estas maturaj, kaj la eskalo ankoraŭ staras ĉe la arbo, nur suprengrimpu!“ La Morto estis malfidema, sed la maturaj pomoj estis tiom allogaj, ke li ne havis la forton rezisti la tenton. Rapide li grimpis la eskalon, dume la forĝisto iris por preni sian mantelon. Sed la forĝisto tute ne pensis pri tio, kaj li vokis al li malice: „Nur restadu supre!“ La Morto subite fariĝis suspektema kaj rapide volis malsuprensalti por kapti sian viktimon. Sed li ne sukcesis, same kiel jam antaŭ dek jaroj. Ne helpis insiste peti kaj furiozi, li denove estis superruzita. La forĝisto ankaŭ elpensis specialan aldonon. Li venigis la submajstrojn, kaj ili nun batis la fiulon per ferostangoj, ke ĉiuj liaj ostoj tremegis. En sia mizero li denove petis, ke la forĝisto liberigu lin, por ĉiam li volas lasi lin trankvila kaj neniam li volas reveni. Tion la forĝisto nur atendis. Post kiam la Morto ankoraŭfoje ripetis sian promeson, la forĝisto liberigis lin. Malice la forĝisto kaj liaj submajstroj postrigardis la Morton, kiu lame kaj kaduke malaperis.

Survoje renkontis la penige irantan la Diablo. „Kiel vi fartas, amiko?“ li demandis. Komence la Morto ne volis respondi, sed finfine li tamen rakontis sian malagrablan travivaĵon kun la forĝisto. „Ho“, nun ankoraŭ mokridis pri li la Diablo, „mi estus aranĝinta la aferon tute alimaniere! Kial vi estis tiom stulta? Do, atendu, mi venĝos vin ĉe la forĝisto. Tuj mi iros por preni lin en la inferon! Tio estos rostaĵo!“ Tiel la Diablo iris al la forĝejo, frapis sur la pordon kaj petis tranoktadon. Ĉar jam estis malfrue la forĝisto nur rigardis singarde tra la serurtruo. Kiam li ekvidis la kornohavulon, li lasis la riglilon antaŭ la pordo kaj vokis laŭte: „Bona amiko, estas jam malfrue en la nokto. Je tiu tempo mi ne povas malfermi la pordon. Sed se vi povas rampi tra la serurtruo, mi gastigos vin.“ La diablo ridis kaj pensis: Se ne temos pri io alia, mi vin tamen kaptos! Kaj huŝ li glitis en la truon; sed dum la eligo ĉe la alia flanko atendis lin malbona surprizo. La forĝisto estis pli ruza ol la Diablo, kaj li estis metinta sian karbosakon antaŭ la serurtruon. Tiel la diablo falis en tiun nigran malliberejon. Tuj la sako estis ligfermita. Poste la submajstroj portis la sakon sur la amboson kaj prenis siajn pezajn forĝmartelojn. Estiĝis gaja ludo, kiam ili en la takto batis sur la sakon. La diablo saltis tien kaj reen, sed la marteloj trafis bone, kaj baldaŭ li estis ege molbatita. Kio alia restis al li ol petegi pri libero kaj promesi al la forĝisto, ke li por ĉiam volas lasi lin trankvila. Tiajn vortojn la forĝisto volonte aŭdis kaj li malfermis la sakon. Fulmrapide la Diablo fuĝis tra la serurtruo.

Laŭdire li forkuris de Jüterbog en alian direkton ol la Morto, por ke li ne rerenkontu lin. Ja, malbonŝancon sekvas moko. Sed mi ne scias, ĉu la ruza forxgisto ankoraŭ hodiaŭ vivas en Jüterbog, ĉar ja nek la Morto nek la Diablo volis havi lin.

"Der Schmied von Jüterbog" tradukis el germana de Carola Langer
(el "Sagen aus Heide und Spreewald". - Bautzen : Domowina-Verl.)

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部