阅读:4387回复:1

[语言交流]写给布什的求爱信 [翻译练习]

楼主#
更多 发布于:2008-03-16 19:06
这封给布什的求爱信发布在www.ipernity.com和平群组,欢迎对此信感兴趣的朋友将其翻译成中文,我们将择优向其它中文网站推荐。
AMLETERO AL LA PLEJ GRANDA MILITFORTULO DE LA MONDO


Kara sinjoro BUSH!

Mi estas kvindekjara ordinarulo – kristano, kiu vivas en la Chehha respubliko. Vi kaj mi, do ni ambau estas la infanoj de la Kreinto. Miaj humilaj pashoj sekvas ekzemplon de JESUO kaj tial mi publike informas chiujn, ke MI AMAS VIN, KVANKAM MIAJ ANIMO KAJ KORO PLORAS:

- Ili ploras, char vi, la plej granda potenculo de nia Tero, tute ne agadas kiel kristano. Vi nome ne estas kristano, sed kashita materialisto. Bedaurinde, niaj antauuloj en Okcidento, ankau „kristanoj“ kiel vi, kauzis tutmondan senmoralighadon. Estas evidente, ke chiuj eklezioj estas nur organizacioj de konkretaj homoj, kiuj reale estas – lau sia libera volo – en chiutaga vivo malbonaj kaj egoismaj..

- Ili ploras, char vi en chiutaga vivo prenas en konsideron nek chiutagajn avertojn, nek la avertojn el 11.9.2001 au 2.2.2003…

- Ili ploras, char kvankam tra la mondo je la sojlo de dudekunua jarcento plifortighas klopodoj pri pacaj solvadoj de chiuj mondproblemoj, pri resanigho de la planedo…vi estas blinda, surda…

- Ili ploras, char per via agado „en la nomo de viaj usonanoj“ vi preparas por ni chiuj mondanoj ankorau pli profundajn nemoralajn tutmondajn vivkondichojn. Jam hodiau ili naskas ne nur la indiferentecon al usonanoj, sed antaucie ribelemon kontrau la usonanojn en la diversaj partoj de la mondo.

Je la fino de mia amdeklaro mi opinias, ke NUR LA AMO INTER NI CHIUJ, KONKRETAJ HOMOJ DE LA MONDO, POVAS SAVI NIAN KOMUNAN CIVILIZACION DE RUINIGHO. Mi petas vin, sinjoro prezidanto, notu jenon en vian memoron: La okcidentaj shtatoj dum longaj centjaroj kiel koloniintoj prishteladis koloniojn. Ilia rabajho kauzis la nuntempan altan vivnivelon en niaj okcidentaj landoj, char niaj antauuloj transdonis siajn havajhojn al ni! Kiu do al kiu shuldas? KIU EL NI ESTAS KAPABLA KONFESI, KE NIA OKCIDENTA CIVILIZACIO DEVAS PER AMO KIEL CIVILIZACIO DE KRISTANOJ CHION REDONI AU ALMENAU KOMPENSI!!!

Ameme via Francisko M. B., filozofo de chiutaga vivo

( František Horáček, Kachlíkova 6, 635 00 Brno, CHEHHIO )

PS: Mi ricevis sciigon, ke sinjoro Bush mian amleteron ricevis.

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
沙发#
发布于:2008-03-17 21:43
娃哈哈!!!!!!!!
it's a picnic with an empty basket
游客

返回顶部