阅读:4038回复:0

[语言交流]Lakto-akto

楼主#
更多 发布于:2008-03-06 09:00
Komence de septembro proponas drinkejoj kaj bierejoj en Litovio anstataŭ alkoholaĵoj lakton aŭ laktokoktelojn. Cetere estas fermitaj alkoholaĵo-sekcioj en litovaj vendejoj. Jen la rezulto de ŝanĝoj en la leĝaro por protekti gejunulojn kontraŭ alkoholo-misuzo. Cetere, ekde 2008, estos malpermesite reklami alkoholaĵojn inter la 6a kaj 23a horoj en televido aŭ radio.

La ŝanĝoj rezultiĝis de premo flanke de ekleziaj instancoj kaj sociaj organizaĵoj, kiuj maltrankviliĝis pri troa konsumado de alkoholaĵoj, precipe inter junaj homoj. Kontraŭis la ŝanĝojn hotel- kaj restoraci-istoj, kaj ankaŭ kelkaj parlamentanoj, inkluzive de la parlamentestro, Viktoras Muntianas, kaj la ĉefministro, Gediminas Kirkilas.

Kulpo
La litova prezidanto, Valdas Adamkus, unue aprobis la ŝanĝojn, sed subite karakterizis ilin stultaĵoj. Li diris, ke li ne sciis, ke la leĝoj malpermesos komerci pri alkoholaĵoj. Adamkus akceptis sian kulpon rilate la lanĉon de la nova regularo.

Li diris: “Probable necesos vetoi la tutan leĝon. Fermi restoraciojn, kafejojn, rifuzi priservi eksterlandanojn nur pro tio, ke la 1an de septembro junularo ne trinku bieron kaj studentoj ne amuziĝu pro la komenco de la studjaro, pardonu, sed pli grandan stultaĵon ni ne povus elpensi.”

LAST
《一月间》4/2008

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部