阅读:5068回复:0

[语言交流]Libera Folio专访《汉语世界语大词典》编者王崇芳

楼主#
更多 发布于:2008-03-05 14:08

王崇芳先生为读者签名

Liberafolio: Kiu estis la ĝisnuna plej bona ĉina-esperanta vortaro, kaj kiam ĝi estis eldonita?
Wang Chongfang: En la jaro 1986 Ĉina Esperanto-Ligo eldonis Ĉinan-Esperantan Vortaron, kiu estis la ĝisnuna plej bona ĉina-esperanta vortaro, sed ĝi havas du neperfektecojn. Unue, en ĝi estas registrita ne sufiĉe granda nombro da artikoloj, t.e. ĝi ne estas sufiĉe kompleta. Due, ĉiu ĝia artikolo havas nur Esperantan tradukon sed neniajn ekzemplojn, kaj pro tio ĝia praktika uzebleco estas limigita.

Liberafolio: Kial vi sentis, ke estas bezonata nova vortaro?
Wang Chongfang: Ni ĉinoj, por skribi aŭ traduki en Esperanto, bezonas pli praktikan, fidindan kaj relative kompletan vortaron ĉinan-esperantan, en ĝi estus registritaj novaj vortoj kaj esprimoj, kiuj spegulas la nuntempan socian vivon de ĉinoj kaj novan evoluadon de sciencoj kaj teknikoj. Jen kial mi decidis kompili alian vortaron ĉinan-esperantan.

Liberafolio: Kiam vi komencis la laboron pri la vortaro?
Wang Chongfang: La kompilado komenciĝis en 1993 kaj finiĝis en la 24-a de oktobro ĉi-jare.

Liberafolio: Ĉu vi havis la subtenon de ia teamo aŭ organizaĵo por tia granda laboro?
Wang Chongfang: Mi sola prenis la tutan laboron en mizeraj kondiĉoj. Mi nepre devis fari ĉion, kion diktis al mi mia devosento. Mi estis ne nur la kompilanto, sed ankaŭ la entajpanto, la kompostanto, kaj eĉ la redaktoro, la kontrolanto, la korektanto ktp. La samtempa plenumo de la pluraj funkcioj ebligis, ke ĉio ĉi tio estu plenumita de mi sola en unu fojo, kaj tiel ŝparis multan tempon kaj reduktis la eldonkoston en granda mezuro.

Liberafolio: Kiel longe daŭris la laboro?
Wang Chongfang: La kompilado daŭris dek kvar jarojn.

Liberafolio: Kiu eldonis la verkon? Kiel multaj ekzempleroj estis presitaj?
Wang Chongfang: La vortaro estis eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo en kunlaborado kun Esperanta Asocio de Guangdong-provinco kaj Esperanta Asocio de Jiangsu-provinco. La tuta eldonkvanto estas 2000 ekzempleroj.

Liberafolio: Sur foto mi vidis grandan kaj malgrandan vortaron, ĉu vere ekzistas du malsamaj versioj de la sama nova vortaro? Se jes, kial?
Wang Chongfang: La vortaro, kiu havas 1264 paĝojn, estas en du formatoj kun la sama enhavo, nome 184×260 mm kaj 140×203 mm, kaj ĉiu formato estas en formo bindita kaj broŝurita. La granda taŭgas por surtabla uzo, kaj la malgranda estas facile kunportebla.

Liberafolio: Kiajn malfacilaĵojn renkontas ĉinlingvano, lernante Esperanton?
Wang Chongfang: Laŭ mi, kvankam Esperanto estas lingvo tre facila, tamen tia facileco estas nur relativa kompare kun naciaj lingvoj. Juĝate laŭ la baza vortoprovizo kaj la gramatiko Esperanto apartenas al la sistemo de la Okcidentaj lingvoj, tre diferenca de tiu de la ĉina lingvo, kaj tial por ni ĉinoj ĝi ne estas tiel facila, kiel por Okcidentanoj. La malfacileco kuŝas ne nur en tio, ke ni devas parkere ellerni pli da vortoj ol Okcidentanoj, sed ankaŭ en la diferenco inter lingvaj kutimoj kaj esprimmanieroj. Se ni esprimas nin nur en la pensmaniero, al kiu ni ĉinoj kutimas, alilandaj esperantistoj ne povas bone kompreni, kion ni diras aŭ skribas, kaj certe tiam estas neebla la interkompreniĝo inter ni kaj alilandaj esperantistoj. Por pli bone posedi Esperanton kaj kapti la veran stilon de Esperanto, ke ni povu nin esprimi per skribaĵoj kompreneblaj al alilandaj esperantistoj, ni ĉinaj esperantistoj devas dediĉi pli multan tempon kaj pli grandan diligentecon al la lernado de Esperanto ol Okcidentanoj.

Liberafolio: Ĉu vi supozas, ke via vortaro povos iel glatigi tiujn malfacilaĵojn?
Wang Chongfang: De tre longa tempo ne malmultaj ĉinaj esperantistoj lernas Esperanton sin apogante sur sia limigita konado de la angla aŭ alia fremda lingvo. El tio estiĝas la jena malavantaĝo: pro tiu ĉi mizera “konado” tiuj ĉinaj Esperanto-lernantoj inklinas, pli-malpli konscie, sin esprimi per frazoj aŭ esprimoj analogaj al esprimmaniero de tiu fremda lingvo, kiuj estas pezaj, malprecizaj kaj eĉ tute nelogikaj. Tiu ĉi metodo lerni Esperanton estas malbone efika. Fakte, en efektiveco, nur la gepatra lingvo estas la sola lingvo, kiun oni plej bone posedas, kaj por ni ĉinoj lerni Esperanton komparante ĝin kun nia gepatra lingvo, nome la ĉina lingvo, estas la metodo plej scienca kaj plej ideala; tiucele ni bezonas antaŭ ĉio taŭgajn lernolibrojn kaj vortarojn. Se ĉiu ĉina esperantisto posedos vortaron ĉinan-esperantan tiel same grandan, kiel vortaroj ĉinaj-anglaj aŭ ĉinaj-francaj en konsiderinda grandeco, tiam ĉinaj esperantistoj povos, sin liberigante de la sinapogo sur la angla aŭ alia fremda lingvo, lerni Esperanton komparante ĝin rekte kun sia gepatra lingvo, kaj niaj instruado kaj aplikado de Esperanto certe leviĝos al tia sama nivelo, sur kia estas la instruado kaj aplikado de fremdaj lingvoj, kaj tiam grandnombraj el la ĉinaj esperantistoj certe adiaŭos por ĉiam la staton de “eterna komencanto”, kaj Esperanto, neniam plu la “tria lingvo” por ĉinaj esperantistoj, fariĝos efektiva helpa lingvo en la komunikiĝado inter la ĉina kaj alilandaj popoloj.

Liberafolio: Bonvolu diri ion pri vi mem: kiu estas via profesio, kie vi loĝas, kiom aĝa vi estas?
Wang Chongfang: Mi estas 71-jara emerita mezlerneja instruisto kaj loĝas en Zhenjiang, Jiangsu-provinco. Mi eklernis Esperanton en 1953 kaj esperantigis Analekton de Konfuceo, la romanon Kamelo Ŝjangzi, Profilon de Zhou Enlai, Dao De Jing de Laozi, ktp.

访问发表在www.liberafolio.org网站,本文系王先生接受访问的原文

[ 本帖最后由 说说轻松 于 2008-3-5 14:10 编辑 ]

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部