阅读:5100回复:0

[语言交流]Krokodili, aligatori, kajmani, gaviali

楼主#
更多 发布于:2009-02-08 09:07
Vershajne ne estas en la mondo ech unu esperantoparolanto, kiu ne konas la verbon krokodili: "paroli nacilingve en esperantista medio". Sed ne chiuj konas ghian devenon. Kelkfoje, plej neimageblaj fantazioj estis elmetitaj pri la origino de tiu vorto. Krokodiloj estas charmaj bestoj, chu ne? Precipe de malproksime, au sur televida ekrano.
Sed kiu rilato inter krokodiloj kaj nacilingva parolado?

En la dua distrikto de Parizo, ne tre malproksime de la Nacia Biblioteko, trovighas la passage Chiseul. Ghi ne estas ordinara strato, sed tegmentita pasejo kun butikoj; ghi iras de la rue des Petits-Champs ghis la rue Saint-augustin. Nu, en la tridekaj jaroj, unu el la kafejoj de tiu pasejo estis la kafejo Talma (el la nomo de fama franca aktoro, dum la tempo de Napoleono). Ghi estis la chiumonata rendevuejo de la Pariza Esperanto-Grupo. Kial ghuste tiu chi kafejo? Pro tio, ke la kelnero, iu Ferrari, estis esperantisto. Antau ol esti kelnero, li praktikis aliajn metiojn: li estis sinsekve hartondisto kaj taksishoforo. Lia lingva nivelo ne estis tre alta, tiel ke Raymond Schwartz diris iam pri li, kun sia kutima humuro: "Kelkfoje Ferrari... povas erari!"

Sed Ferrari estis fervora esperantisto, ech iom fanatika. Kiam iu el la kunvenantoj cedis al la pigreco, kaj parolis ne plu esperante, sed france, la brava kelnero grumblis: "kia sovaghulo! Kia krokodilo!" Vershajne li konsideris, ke paroli nacilingve en esperantista rondo estas ago de sovaghulo. Kaj en lia busho, la vorto krokodilo difinis sovaghan beston, sovaghulon.

La uzado de tiu vorto amuzis la grupanojn, kiuj rapide shanghis ghin al verbo: "li krokodilas, ni krokodilas, ne plu krokodilu ktp". Tiel, la Esperanta leksiko plirichighis tiam je unu verbo: krokodili "paroli nacilingve en esperantista medio (PIV)". Iom post iom, tiu dirmaniero internaciighis. El tiu antikva tempo, ghis antau kelkaj jaroj, restis vivanta nur Roger Bernard, kiu tre bone memoris la naskighon de tiu vorto kaj rakontis ghin al mi. Sed li mortis la 10an de Augusto 1997, precize naudekjara.

Estas sciate, ke en la medio de TEJO, naskighis pli poste la verbo aligatori "paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo nur de parto de la cheestantaro" kaj ankau la verbo kajmani "paroli nacilingve en lingvo, kiu estas gepatra lingvo de neniu el la cheestantoj" (difinoj troveblaj en Knedu min Sinjorino!, de Renato Corsetti).

Sed io mankas. Antau kelkaj jaroj, en Grezijono, che la matenmangho, mi intershanghis kelkajn vortojn kun iu samideano: "äslipol-li gudiko? -si, vemo gudiko, danob oli" (traduko: chu vi dormis bone? -jes, bone, mi dankas vin). Chi-okaze, neniu taugas, el la tri chi-supre cititaj verboj, char ni parolis ne nacilingve, sed internacilingve, kvankam ne esperante, en esperantista medio: tio estis Volapuka konversacieto.

Por tiu nocio, oni eble povus krei la plian neologismon gaviali. Chu? Tiel, estus reprezentitaj la kvar bestoj de tiu amema kaj aminda reptilia ordo.

Sed chu tio valoras la penon? La gavialado estas tiel malofta evento...

--El libro "Lingvaj babilajhoj" de Andre Cherpillod

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部