阅读:2851回复:0

[语言交流]Viaj edzinoj

楼主#
更多 发布于:2008-08-23 16:32
Antaŭlonge vivis reĝo kun kvar edzinoj.
La reĝo plej amas la kvaran edzinon, li vestis al ŝi plej belajn vestojn kaj manĝigis al ŝi plej bongustajn manĝaĵojn.
La reĝo ankaŭ tre amas la trian edzinon, kaj ofte vizitis najbrajn landojn kun ŝi.
La reĝo same amas la dua edzinon, kiu estis lia konfidenculino. Kiam li renkontis ĝenaĵojn, li ĉiam konsiliĝas kun ŝi kaj fine trapasis la malfacilaĵon sub ŝia helpo.
La unua edzino estas lojana kaj sindona al la reĝo, ŝi pagis multon por konservi la riĉaĵojn kaj tronon de la reĝo, tamen la reĝo ne domaĝis tiu ĉi edzinon. Kvankam ŝi profunde amas la reĝo, tamen la reĝo ĉiam restas indiferenta al ŝi.
Finfine la reĝo malsanis serioze kaj havis vivon nur je kelkaj tagoj. Tiam li pensis en si: "Mi havas kvar edzinojn, ĉu mi nur povas sole iri al alia mondo je mia morto?"
Li do demandis la kvaran edzinon: "Mi plej amas vin, ĉu vi povus akompani min eniri en la tembejo?" "Neniom pensu pri tio!" la edzino elĵetis la vorton kaj foriris, eĉ ne turnis sian kapon por lin rerigardi.
La malĝoja reĝo demandis la la trian edzinon: "Mi dumvive amas vin, ĉu vi pretas akompani min al la Ĉielo?" "Ne!" la edzino respondis, "mi redeziniĝos post via morto."
Sekve la reĝo demandis la duan edzinon: "Vi ĉiam povas min helpi, kaj ĉu vi povus akompani min al la Ĉielo?" Ŝi respondis: "Ĉifoje mi neniel vin helpos, tio, kion mi povas fari
por vi, estas entombigi vin."
Tiam alvenis la voĉo: "Mi akompanos vin, kien vi iros, tien mi akompanos." La reĝo rigardis laŭ la voĉa direkto, ho, estas lia unua edzino! Rigardante la edzinon treege malgrasa
pro subnutriteco la reĝo kun plenaj larmoj en la okuloj diris : "Mi devas bone trakti vin pli frue!"
Fakte ni ĉiu havas 4 edzinojn dum la tuta vivo.
La kvara edzino estas nia korpo. Kiam ni forpasas de la mondo, la korpo ankaŭ forlasos de ni, malgraŭ kiel ni gardas ĝin elspezante la tempon kaj energion dum nia vivo.
La tria edzino estas havaĵoj, potenco kaj situacio. Kiam ni mortos, ili tute apartenos al aliuloj.
La dua edzino estas niaj familianoj kaj amikoj. Ili nur povas akompani nin al la pordo de la tombejo, spite kian grandan helpon ili volonte donas al ni.
La unua edzino estas nia animo.  Dum la vivo oni ĉiam ĉasas senĉese havaĵojn, potencon kaj amuzon, sed malatentis sian animon. Tamen nur la animo ĉiam akompanas nin ĝis
enterigo.

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部