阅读:3700回复:0

[语言交流]VERDA STELO, NIA STELO

楼主#
更多 发布于:2008-06-18 19:32


VERDA STELO, NIA STELO

(por la nevenkebla duopo Ed & Pris)


Verda stelo, verda stelo,
lumu ĉiam kaj kun helo!
Lumu do en mornaj tagoj.
Lumu kontraŭ ĉiuj plagoj!

Verda stelo, hela stelo,
brilu por enmonda belo.
Brilu al amikoj niaj
Brilu al la verebriaj.

Verda stelo, bela stelo
lumu do en la ĉielo
Lumu al ni sur la tero
Lumu plu eĉ en infero.

Verda stelo, nia stelo,
brilu hele kiel velo.
Brilu, eĉ se vi disrompas,
ĉar vi ja eĉ tiam pompas.

Verda stelo, hela stelo,
lumu al la voj' kaj relo.
Lumu eĉ post morna vando,
lumu nin en ĉiu lando.

Verda stelo, verda stelo,
estu nia voj' kaj celo.
Brilu eĉ en eta rondo,
Brilu por la tuta mondo!

-- Cezar
PS: la poemo spontane ekestis, kiam mi vidis la belegan supran desegnaĵon de Eder Benedetti. Li instruis al mi, ke nia stelo eĉ en nekutima formo ankoraŭ estas bela. Tute prave, tiel estas. Pardonu, ke mi "alproprigis" la stelon por la ilustrado de mia poemo, kara Eder!

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部