阅读:3854回复:0

[语言交流]Komuna respondeco pri la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto

楼主#
更多 发布于:2008-03-23 15:22
Lingvolernadon eblas klasifiki laŭ kvar gravaj kategorioj, rilate al cirkonstancoj, kiel oni alproprigas lingvojn:
1.) Subkonscie – familia(j)n lingvo(j)n; ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj)

2.) Malvolonte, sen konscia necesbezono – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n.

3.) Volonte, konscie – ŝtatan lingvon (kaze de enmigrintoj, minoritatoj); lerneje postulata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n; momente(?) la anglan lingvon; cetera(j)n vaste uzata(j)n fremda(j)n lingvo(j)n.

4.) Volonte, ĉefe hobicele, pro scivolemo, lernemo – ajna(j)n fremda(j)n lingvo(j)n, ĉu nevivanta(j)n, ĉu vivanta(j)n, inter ili ankaŭ Esperanton.

En tiu kazo, ke  Esperanto ne apartenas al familiaj lingvoj, oni ellernos ĝin precipe hobicele, pro scivolemo, lernemo. Oni ne devas subestimi la lingvouzadon por hobia celo, ĉar tia uzmaniero montriĝas esti la plej daŭra, kaj kondukas al bona lingvoscipovo.

Sed por ellerni iun lingvon hobicele necesas ia grava interna motivacio. Eble la plej grava argumento konatiĝi kun Esperanto, eĉ ellerni ĝin, estas ĝia deklarita logikeco, reguleco, do ĝiaj nekutimaj proprecoj/kvalitoj kontraste al etnaj lingvoj. Dume ĝia neŭtraleco ne multe efikas se konsideri hobicelan motivacion.

Tiujn trajtojn oni devas ĉiapreze gardi, flegi, se oni volas akceptigi Esperanton almenaŭ por hobicela uzado.

Komence mi decidis lerni Esperanton ĝuste pro tiu famo, ke ĝi estas regula kaj logika. Poste, kiam mi ekkonis ĝin pli profunde, mi konstatis, ke ”dank’al” cerbumi ne multe emi posteuloj, Esperanto pleniĝis per neregulaĵoj, per mallogikaj gramatikaj solvoj. Parto el ili ŝuldas al neintencaj eraroj faritaj de Zamenhof, parto ŝuldas al subkonscia salamandrado de Zamenhof, kaj parto ŝuldas al nekapablo fare de posteuloj resumi, sintezi logikan funkciadon de la lingvo eĉ el korektaj modelfrazoj, tradukoj fare de Zamenhof.

Fine, kreiĝis planlingvo, kiun oni povas tre rapide alproprigi ĝis certa, sed malalta scipovnivelo, dume por atingi kontentigan, bonan lingvoregadon, ĝi bezonas kompareble samlongan studperiodon, kiel pluraj aliaj etnolingvoj.
Jen la paradokso pri Esperanto! Foje, laŭ ĝisnunaj spertoj ĉe eminentuloj, eĉ jardekoj da lingvouzo ne sufiĉis por ĝia korekta alproprigo!

Nun mi jam vidas tiujn aferojn multe pli klare, ol komence. Sed mi vidas ankaŭ eblon ŝanĝi tiun malkonvenan situacion. Tiu ŝanĝo ne kondiĉas modifi Fundamenton, sed nur ”eviti” erarojn el ĝi, profitigi lerte la eblojn certigitajn de ĝi pri vortokreado; eviti tiujn misaĵojn, kiujn posteuloj enkondukis alen Esperanto gramatiko ĉefe pro neemo pensi logike, kaj pro sekteca, personkultema maniero insisti senrezerve pri ĉio eĉ erara, malkonvena, sen analizi problemojn per natura prudento. Estiĝis dikega libro pri la gramatiko de Esperanto, dume sufiĉus ĉ. kvinono el ĝia amplekseco, se posteuloj insistintus pri logikeco, reguleco, kiujn Zamenhof fiksis kiel kelkajn el la ĉefaj ecoj de la lingvo.

Planlingvo por interetna komunikado havas alian destinon, mision, ol ajna etna lingvo. Ĝi devas esti libera de etnospecifaj idiomaĵoj kaj simbol-vortoj, eĉ akceptante tiun malavantaĝon, ke multajn aferojn ne eblas esprimi ”unuvorte”, kiel en multaj etnaj lingvoj.

Tro multa indulgo pri vortordo multe helpas kompilantojn de tekstoj, sed samtempe multege malhelpas ties legantojn! Tio ne estas laŭdinda atingo, se oni povas tre facile kompili tekston, kiun neniu leganto povas facile kompreni!
Necesas realigi kompromison inter faciligi la taskon por kompilanto, kaj faciligi la taskon por leganto.

Ajnan tekston oni kompilas nur unufoje, sed ĝi kutime estas legata plurfoje: sekve, estas pli saĝe iom penadi dum kompili tekston, por atingi klaran stilon, kiu poste helpos amason de legantoj facile kaj komprene legi ĝin. Pli bone penadu unu persono, ol pluraj!

Pro la nesufiĉa disvastiĝo de Esperanto (almenaŭ hobicele) kulpas ankaŭ tiuj, kiuj praktikas, kulturas ĝin neadekvate.
de  Laszlo Istvan TOTH

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部