阅读:4879回复:0

[语言交流]Esperanto kiel ponto-lingvo NUN

楼主#
更多 发布于:2008-03-12 21:57
Jen bona oportuno por montri la taugecon de Esperanto kiel utila PONTO-LINGVO:

La centra oficejo de la Monda Socio Forumo en San-Paulo akceptis aldoni esperantajn tradukojn en sia portalo. En la tradukejo http://parolumondo.com/forumo/ jam estas kelkaj tradukitaj tekstoj de la Strategia Debato kaj nun ni komencas traduki ankau la Oficialajn Bultenojn EL esperanto, kiel ponto-lingvo. La teskto de la oficiala bulteno estas mallonga, do ni esperas oferti ghin en pluraj lingvoj.

Niaj tradukoj aperos en la portalo kaj en la venontaj bultenoj de la Monda Socia Forumo antau centoj da asocioj kaj miloj da homoj el la tuta mondo. Miloj da homoj, kiuj agadas chirkau la MSF, sed parolas neniun el la 4 oficialajn lingvojn (portugalan, kastilian, francan, kaj anglan), serchos niajn tradukojn. En la piedo de chiu traduko nepre aperos "traduko utiligante esperanton kiel ponto-lingvo" kaj granda ligilo al www.esperanto.net (tiu retejo bele montras plurajn lingvojn).

Vizitu la tradukejon:
http://parolumondo.com/forumo/

Ni esperas ke ankau vi volonte klakos sur la ligilo en la supra dekstra menuo

Dankon,

Emilio Cid
San-Paulo - Brazilo
http://parolumondo.com/forumo/

_______________________________________

Lau la vortoj de Claude Piron:

"... La monda socia forumo certe estas la iniciato, kiu plej esperigas chiujn, kiuj deziras, ke enmondighu nova ordo ekonomia kaj politika, pli
justa ol tio, kion oni nun trudas al ni kun la nomo "tutmondigo". Sed por efike agi, necesas efika komunikado, precipe inter la aktivaj elementoj de la plej alfavoritaj medioj. Necesas ankau shangho en la maniero pensi, distancigho rilate al la valoroj, kiujn la amaskomunikiloj disvastigas: tiuj, tre ofte, esprimas nur la interesojn de la potencularo... "

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部