阅读:3778回复:0

[语言交流]Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj - definitive!

楼主#
更多 发布于:2009-04-11 20:38
Laŭ decido de la balota komisiono de la 10-a de aprilo, la germana sekcio de la politika movado "Eŭropo - Demokratio - Esperanto" (EDE) rajtas partopreni en la Eŭropaj Balotoj 2009 en Germanio. Tio signifas, ke ĝis la komenco de junio la germana ŝtato presigos almenaŭ 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj troviĝas ĝia nomo. Ankaŭ la nomoj de la 10 kandidatoj de EDE-Germanio - kun prof. d-ro Reinhard Selten sur la unua loko - troviĝos sur ĉiu voĉdonilo.

      EDE starigas listojn ankaŭ en ĉiuj regionoj de Francio, tiel ke entute ĉ. 108 milionoj da eŭropanoj (64 milionoj en Germanio kaj 44 milionoj en Francio) havos la eblecon subteni la disvastigon de Esperanto per sia voĉo. Dum en Germanio ĉiu voĉdonanto aŭtomate trovos EDE sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan voĉdonilon. EDE planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj krome oni ofertos la eblecon elŝuti ilin el interreto.

      En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn - pli ol iam ajn antaŭe. Jam nun ĵurnalistoj publikigis la opinion, ke tiu ĉi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaŭ EDE esperas, ke ĝia baza ideo, plibonigi la kompreniĝon pere de Esperanto kaj tiamaniere akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur eŭropa nivelo, ekhavos novajn impulsojn.

      Pro al la partopreno en la balotoj, EDE povos senpage elsendi varbajn filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple pere de afiŝoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Eĉ se (pro la neceso superi la 5 %-an sojlon en Germanio kaj Francio) la akiro de seĝo en la parlamento ne ŝajnas esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto, tiel ke certe ankaŭ la ĝenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.

      Laŭ realisma takso, EDE povos atingi en Germanio kaj Francio sume ĉ. 100.000 voĉojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon ol la membronombro de la diversaj Esperanto-asocioj en Eŭropo. La eŭropaj balotoj do povas grave helpi en tio, ke oni prenos la Esperanto-movadon pli serioze.

      Ulrich Matthias

      vicprezidanto de EDE-Germanio

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
世界语工作室:http://www.esperanto.studio/ 个人主页:http://deodaro.ipernity.com 电子书店:http://www.ipernity.com/doc/deodaro/album
游客

返回顶部