阅读:3840回复:0

[语言交流]La Unua Somera Buŝkurso de Esperanto en Harbino

楼主#
更多 发布于:2009-09-16 17:18
Invitite de s-rino Sing Ping, la ĉefrespondetantino de Harbin-Yutong Evoluanta Instituto de Esperanto, mi kaj s-ro Ma Youngtae, la akademiano de Esperanto, atinigis Harbinon en la 14a de julio. Ni kune gvidis E-kurson nomata la Unua Somera Buŝkurso de Esperanto en Harbino. 15 gestudentoj el kvar universitatoj partoprenis la kurson. Kelkaj el ili nur komencis lerni esperantajn literojn antaŭ unu tago de nia alveno al Harbino.

La kurso komenciĝis ekde la 15a ĝis la 29a de julio dum 15 tagoj. La ĉefcelo de nia alveno estis paroligi gestudentojn en Esperanto. En la komencaj du tagoj, gestudentoj ne kutimiĝis paroli tute en Esperanto dirante, ke ili ne bone komprenas. Mi diris al ili:”Beboj ĵsunaskitaj ankaŭ ne bone komprenas la parolon de kreskuloj, kaj iom post iom beboj kompreniĝas. Nun vi ja estus beboj, kaj ankaŭ iom post iom vi povos pli bone komprenos nian parolon, se vi persistas.” Post kelkaj tago, gestudentoj jam kutimiĝis kaj aktivis dum interparoloj. Sekve, ni postulis, ke gestudentoj rekte interparolu kun fremduloj pere de Skajpo. Parolinte kun fremdaj esperantistoj, gestudentoj estis ege ĝojaj, ĉar fremdaj samideanoj bone komprenis ilian parolon kaj ankaŭ ili bone komprenis la parolon de fremduloj. Ĉiuj esprimis, ke ili certe daŭrigos la lernadon de Esperanto.

S-ro Huang Yinbao, ĝenerala sekretario de Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, vizitis la kurson post longa vojaĝo. Fakte, li povas bone paroli en Esperanto. Li venis al la kurso por ĝui la etoson de Esperantujo, ĉar mankas al li la atmosfero hejme. Dum la restado en Harbino, s-ro Huang donis al nia kurso grandan helpon, pro tio s-ro Ma Youngtae, s-rino Song Ping kaj mi ege dankas lin.

Kiam la kurso finiĝis, multaj gestudentoj sentis grandan domaĝon pro nia baldaŭa foriro. Mi diris al la studentoj, ke ne ekzistas senfina bankedo en la mondo kaj dirante al ili, ke ni daŭre helpos ilian lernadon de Esperanto tra interreto kaj ili povos daŭre lerni senpage en nia hejpaĝo de Esperanto (www.ciesp.cn ).

Liu Baoguo el Hefei, 2009-8-11

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
游客

返回顶部