阅读:3682回复:0

[语言交流]Instruado en urbo Baotou

楼主#
更多 发布于:2009-09-16 17:13
Invitite de loka E-asocio, komence de aprilo, 2009, mi venis al Baotou, la dua granda urbo en Interna Mongolio. Instrui Esperanton en mezlernejo kaj universitato ĉi tie estas la ĉefcelo de mia alveno. En Tianjiabing mezlernejo estas du E-kursoj, en kiuj lernas 70 gelernantoj. Kaj en Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio ankaŭ estas du ne devigaj E-kursoj. 140 gestudentoj lernas Esperanton kaj post ekzameno, sukcesintoj povas ricevi du stud-poentojn. Dum la instruado, mi trovis, ke (ĉinaj)mongolaj studentoj pli facile lernas nian lingvon ol la hanaj lernantoj. La plej malfacilaĵo al hanoj estas la prononco de la litero “r”, ĉar en ĉina lingvo ne estas la prononco kaj en mongola lingvo estas la prononco.
En libera tempo, mi vizitis kelkajn lokojn proksime de la urbo. En mongola lingvo, Baotou signifas: la loko, en kiu vivas cervoj. Pro tio Baotou estas nomata Cerva Urbo. En la urbo estas malgranda stepo kun 3.5 km2. Proksime de la urbo estas dezerto nomata Engebei, mi vizitis ĝin kune kun kelkaj amikoj en feria tago. En la 28a de majo, mi kaj unu studento veturis al Huhehoto, la ĉefuurbo de Interna Mongolio. Ni vizitis s-ron Li Sen, li estas prezidanto de Ĉina Fervojista Esperantista Asocio. Li jam estas 87 jara. Li estis ĝojega pro nia vizito, ĉar longe neniu parolis kun li en Esperanto. Pro tio ni babilis preskaŭ tute en Esperanto dum mia restado en lia hejmo. En Baotou, lokaj samideanoj ofte okazigas E-agadojn por propagandi al publiko pri Esperanto. Laŭ plano, la mezlernejo kaj la universitato daŭre starigos E-kursojn en sekvanta semestro, mi devos daŭre instrui ĉi tie almenaŭ unu jaron.

最新喜欢:

跨境电商运营iMjmJ.Com跨境电商运营...
游客

返回顶部